La sentencoj de Salomono 20
Esperanto
1La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.

2Minaco de regxo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraux sia animo.

3Estas honoro por homo cxesigi malpacon; Sed cxiu malsagxulo estas malpacema.

4En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en auxtuno, kaj li nenion ricevos.

5Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo sagxa gxin elcxerpos.

6Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?

7Virtulo iras en sia senpekeco; Felicxaj estas liaj infanoj post li.

8Regxo, kiu sidas sur trono de jugxo, Disventumas per siaj okuloj cxion malbonan.

9Kiu povas diri:Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?

10Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

11Ecx knabon oni povas ekkoni laux liaj faroj, CXu estas pura kaj justa lia konduto.

12Orelon auxdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

13Ne amu dormon, por ke vi ne malricxigxu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satigxos de pano.

14Malbona, malbona, diras la acxetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.

15Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed busxo prudenta estas multevalora ilo.

16Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiajxon.

17Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia busxo poste estos plena de sxtonetoj.

18Intencoj fortikigxas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.

19Kiu malkasxas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikigxu kun tiu, kiu havas largxan busxon.

20Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingigxos meze de profunda mallumo.

21Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

22Ne diru:Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.

23Neegalaj peziloj estas abomenajxo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.

24La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?

25GXi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.

26Sagxa regxo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

27La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; GXi esploras cxiujn internajxojn de la korpo.

28Favorkoreco kaj veremeco hardas regxon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.

29Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.

30Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 19
Top of Page
Top of Page