La sentencoj de Salomono 16
Esperanto
1Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.

2CXiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.

3Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.

4CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

5CXiu malhumilulo estas abomenajxo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.

6Per bono kaj vero pardonigxas peko; Kaj per timo antaux la Eternulo oni evitas malbonon.

7Kiam al la Eternulo placxas la vojoj de homo, Li ecx liajn malamikojn pacigas kun li.

8Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.

9La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.

10Sorcxo estas sur la lipoj de regxo; Lia busxo ne peku cxe la jugxo.

11GXusta pesilo kaj gxustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; CXiuj pezilsxtonoj en la sako estas Lia faro.

12Abomenajxo por regxoj estas fari maljustajxon; CXar per justeco staras fortike la trono.

13Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.

14Kolero de regxo estas kuriero de morto; Sed homo sagxa igas gxin pardoni.

15Luma vizagxo de regxo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.

16Akiro de sagxeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol argxento.

17La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.

18Antaux la pereo iras fiereco; Kaj antaux la falo iras malhumileco.

19Pli bone estas esti humila kun malricxuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.

20Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas felicxa.

21Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata sagxulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.

22Sagxo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsagxuloj estas malsagxeco.

23La koro de sagxulo prudentigas lian busxon, Kaj en lia busxo plivalorigxas la instruo.

24Agrabla parolo estas fresxa mielo, Dolcxa por la animo kaj saniga por la ostoj.

25Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.

26Kiu laboras, tiu laboras por si mem; CXar lin devigas lia busxo.

27Malbona homo kauxzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaux brulanta fajro.

28Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.

29Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.

30Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.

31Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco gxi estas trovata.

32Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.

33Sur la baskon oni jxetas loton; Sed gxia tuta decido estas de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 15
Top of Page
Top of Page