Al la romanoj 5
Esperanto
1Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio. 3Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

6CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj. 7CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti. 8Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

12Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis; 13cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo. 14Sed morto regxis de post Adam gxis Moseo, ecx super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpasxo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.

15Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. CXar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo. 16Kaj la donaco ne estis laux la unu pekinta; cxar la jugxo venis el unu gxis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj gxis pravigo. 17CXar se, per la eraro de la unu, morto regxis per unu, des plimulte regxos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.

18Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo. 19CXar kiel per la malobeo de unu la multaj farigxis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj farigxos justaj. 20Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, 21por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.



Esperanto

Bible Hub

Romans 4
Top of Page
Top of Page