Moseo 4: Nombroj 19
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2Jen estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo. 3Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li. 4Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el gxia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per gxia sango en la direkto al la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno. 5Kaj oni forbruligu la bovinon antaux liaj okuloj:gxian felon kaj gxian karnon kaj gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu. 6Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj rugxan lanon kaj jxetu en la brulajxon de la bovino. 7Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura gxis la vespero. 8Kaj tiu, kiu gxin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura gxis la vespero. 9Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka. 10Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili.

11Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura. 13CXiu, kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur li.

14Jen estas la legxo:se homo mortis en tendo, tiam cxiu, kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15Kaj cxiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun sxnureto, estas malpura. 16Kaj cxiu, kiu ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo aux tombon, estos malpura dum sep tagoj. 17Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu sur gxin akvon vivan en vazon; 18kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo. 19Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.

20Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura. 21Kaj tio estu por vi legxo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektusxinto de la puriga akvo estos malpura gxis la vespero. 22Kaj cxio, kion ektusxos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektusxis, estos malpura gxis la vespero.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 18
Top of Page
Top of Page