Moseo 3: Levidoj 9
Esperanto
1En la oka tago Moseo vokis Aaronon kaj liajn filojn kaj la plejagxulojn de Izrael. 2Kaj li diris al Aaron:Prenu al vi junan bovidon por pekofero kaj virsxafon por brulofero, sendifektajn, kaj alkonduku ilin antaux la Eternulon. 3Kaj al la Izraelidoj diru jene:Prenu virkapron por propeka ofero, kaj bovidon kaj sxafidon jaragxajn, sendifektajn, por brulofero, 4kaj virbovon kaj virsxafon por pacofero, por fari oferon antaux la Eternulo, kaj farunoferon, miksitan kun oleo; cxar hodiaux la Eternulo aperos antaux vi. 5Kaj ili alportis tion, kion ordonis Moseo, antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno; kaj la tuta komunumo alproksimigxis kaj starigxis antaux la Eternulo. 6Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis; faru, kaj tiam aperos antaux vi la majesto de la Eternulo. 7Kaj Moseo diris al Aaron:Aliru al la altaro, kaj faru vian pekoferon kaj vian bruloferon kaj pekliberigu vin kaj la popolon, kaj faru la oferon de la popolo kaj pekliberigu ilin, kiel ordonis la Eternulo.

8Kaj Aaron aliris al la altaro, kaj bucxis la bovidon, kiu estis lia propeka ofero. 9Kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li trempis sian fingron en la sango kaj sxmiris la kornojn de la altaro, kaj la ceteran sangon li elversxis cxe la bazo de la altaro. 10Sed la sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato de la pekofero li bruligis sur la altaro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 11Kaj la karnon kaj la felon li forbruligis per fajro ekster la tendaro.

12Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe. 13Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro. 14Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.

15Kaj li alportis la oferon de la popolo, kaj li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj bucxis gxin kaj faris el gxi pekoferon kiel el la antauxa. 16Kaj li alportis la bruloferon kaj agis kun gxi laux la reguloj. 17Kaj li alportis la farunoferon kaj prenis el gxi plenmanon kaj bruligis tion sur la altaro krom la matena brulofero.

18Kaj li bucxis la bovon kaj la sxafon kiel pacoferon de la popolo, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe; 19kaj la sebojn de la bovo, kaj el la sxafo la voston kaj la kovrantan sebon kaj la renojn kaj la reton de la hepato. 20Kaj ili metis la sebojn sur la brustajxojn, kaj li ekbruligis la sebojn sur la altaro. 21Kaj la brustajxojn kaj la dekstran femuron Aaron skuis kiel skuoferon antaux la Eternulo, kiel Moseo ordonis.

22Kaj Aaron levis siajn manojn al la popolo kaj benis gxin; kaj li malsupreniris, plenuminte la pekoferon kaj la bruloferon kaj la pacoferon. 23Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo. 24Kaj eliris fajro el antaux la Eternulo kaj konsumis sur la altaro la bruloferon kaj la sebon; kaj la tuta popolo vidis, kaj ili gxoje ekkriis kaj falis vizagxaltere.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 8
Top of Page
Top of Page