Jesaja 34
Esperanto
1Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.

2CXar indignas la Eternulo kontraux cxiuj popoloj kaj flame koleras kontraux ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al bucxado.

3Kaj iliaj mortigitoj estos disjxetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetrigxos de ilia sango.

4Kaj velkos la tuta estajxaro de la cxielo, kaj la cxielo kuneruligxos kiel skribrulajxo; kaj gxia tuta estajxaro defalos, kiel defalas folio de vinberbrancxo kaj velkintajxo de figarbo.

5CXar Mia glavo ebriigxis en la cxielo; jen gxi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari jugxon.

6La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasigxis de sebo, de sango de sxafoj kaj kaproj, de sebo de sxafaj renoj; cxar bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom.

7Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.

8CXar tio estas tago de vengxo de la Eternulo, jaro de repago pro la jugxafero de Cion.

9Kaj liaj riveroj aliformigxos en pecxon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero farigxos brulanta pecxo.

10Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

11Ekposedos gxin pelikano kaj botauxro, kaj gufo kaj korvo logxos sur gxi; kaj Li etendos super gxi rektosxnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.

12GXi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj cxiuj gxiaj princoj malaperos.

13Kaj en gxiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur gxiaj fortikajxoj kreskos pikarbustoj; kaj gxi estos logxejo de sxakaloj, spaco por strutoj.

14Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

15Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektigxos unu al alia.

16Sercxu en la libro de la Eternulo, kaj legu:ecx unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; cxar Lia busxo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.

17Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laux rektosxnuro; ili heredos tion por cxiam, de generacio al generacio ili logxos tie.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 33
Top of Page
Top of Page