Al la hebreoj 7
Esperanto
1CXar tiu Melkicedek, regxo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la regxoj, kaj lin benis, 2kaj al kiu ankaux Abraham donis dekonon el cxio (unue laux interpreto regxo de justeco, kaj poste regxo de Salem, tio estas regxo de paco; 3senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam.

4Nun pripensu, kiel granda estis cxi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akirajxoj. 5Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti lauxlegxe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonajxon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7Sed ekster cxia kontrauxparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. 8Kaj cxi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonajxojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. 9Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaux Levi, la ricevanto de dekonajxoj, donis dekonajxon; 10cxar li estis ankoraux en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.

11Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron? 12CXar kiam la pastraro sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo. 13CXar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis cxe la altaro. 14CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15Kaj tio ecx pli evidenta estas, se laux simileco de Melkicedek levigxas pastro alia, 16kiu estas farita ne laux la legxo de ordono karna, sed laux la potenco de vivo nedetruebla;

17cxar li havas la ateston: Vi estas pastro por cxiam Laux la maniero de Melkicedek.

18CXar okazas vere nuligado de antauxiranta ordono, pro gxia malforteco kaj senutileco 19(cxar la legxo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimigxas al Dio. 20Kaj pro tio, ke ne mankas jxurado

21(cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun jxuro laux Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo jxuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por cxiam);

22Jesuo farigxis garantiulo de des pli bona interligo.

23Kaj ili ja farigxis pastroj multenombraj, cxar pro morto estas malpermesate al ili dauxri; 24sed cxi tiu, pro sia eterna dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla. 25Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.

26CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo; 27li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam, oferante sin mem. 28CXar la legxo starigas kiel cxefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 6
Top of Page
Top of Page