Al la hebreoj 13
Esperanto
1La fratamo dauxradu. 2Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante. 3Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo. 4Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos. 5Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

6Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

7Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco. 9Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj, per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili. 10Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi. 11CXar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la cxefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12Tial Jesuo ankaux, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. 13Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon. 14CXar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni sercxas.

15Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.

17Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.

18Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en cxio honeste vivi. 19Sed des pli urgxe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

20Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, 21perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

22Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, cxar mi skribis al vi per malmulte da vortoj. 23Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaux, mi vin vidos. 24Salutu cxiujn, kiuj vin regas, kaj cxiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.

25Graco estu kun vi cxiuj. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 12
Top of Page
Top of Page