Al la galatoj 3
Esperanto
1Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido? 3CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas? 4CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?

6Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj. 9Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

10CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin. 11Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido; 12kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo; 14por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

15Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. 16Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo. 17Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson. 18CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

19Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo. 20Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu. 21CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo. 22Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.

23Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota. 24Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido. 25Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. 26CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. 28Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.



Esperanto

Bible Hub

Galatians 2
Top of Page
Top of Page