Ester 6
Esperanto
1En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antaux la regxo. 2Kaj tie trovigxis skribite, kiel Mordehxaj raportis pri Bigtan kaj Teresx, la du regxaj korteganoj el la sojlogardistoj, kiuj intencis meti manon sur la regxon Ahxasxverosx. 3Tiam la regxo diris:Kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordehxaj? Kaj la junuloj servistoj de la regxo respondis:Nenio estas farita al li. 4La regxo diris:Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la regxa domo, por diri al la regxo, ke oni pendigu Mordehxajon sur la arbo, kiun li pretigis por li. 5La junuloj de la regxo diris al li:Jen Haman staras sur la korto. Kaj la regxo diris:Li eniru. 6Haman eniris. Kaj la regxo diris al li:Kion oni faru al tiu homo, kiun la regxo deziras honori? Haman pensis en sia koro:Al kiu la regxo povas deziri fari honoron krom mi? 7Kaj Haman diris al la regxo:Se al iu la regxo volas fari honoron, 8oni alportu regxan veston, kiun portis sur si la regxo, kaj cxevalon, sur kiu rajdis la regxo, kiam sur lian kapon estis metita la regxa krono; 9oni donu la veston kaj la cxevalon en la manon de unu el la plej eminentaj regxaj princoj, ke oni vestu la homon, kiun la regxo deziras honori, kaj rajdigu lin sur la cxevalo sur la strato de la urbo, kaj oni proklamadu antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

10Tiam la regxo diris al Haman:Rapide prenu la veston kaj la cxevalon, kiel vi diris, kaj agu tiel kun la Judo Mordehxaj, kiu sidas cxe la pordego de la regxo; mankigu nenion el cxio, kion vi diris. 11Haman prenis la veston kaj la cxevalon, kaj vestis Mordehxajon, kaj rajdigis lin tra la strato de la urbo, kaj proklamadis antaux li:Tiele estas farate al la homo, kiun la regxo volas honori.

12Poste Mordehxaj revenis al la pordego de la regxo; kaj Haman rapidis hejmen, malgxoja kaj kun kovrita kapo. 13Haman rakontis al sia edzino Zeresx kaj al cxiuj siaj amikoj cxion, kio okazis al li. Kaj diris al li liaj sagxuloj kaj lia edzino Zeresx:Se el la gento de la Judoj estas Mordehxaj, antaux kiu vi komencis fali, vi nenion povas fari kontraux li, sed vi plue falos antaux li.

14Dum ili ankoraux parolis kun li, venis la euxnukoj de la regxo kaj rapidigis Hamanon iri al la festeno, kiun pretigis Ester.



Esperanto

Bible Hub

Esther 5
Top of Page
Top of Page