Moseo 5: Readmono 33
Esperanto
1Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaux sia morto.

2Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

3Vere Li amas la popolojn; CXiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaux Viaj piedoj, Por auxskulti Viajn vortojn.

4Instruon transdonis al ni Moseo, Heredajxon por la komunumo de Jakob.

5Kaj li farigxis regxo en Jesxurun, Kiam kunvenis la cxefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.

6Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.

7Kaj cxi tion pri Jehuda li diris: Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.

8Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;

9Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: CXar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;

10Ili instruu Viajn legxojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaux Vian vizagxon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.

11Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.

12Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li; Li protektas lin cxiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

13Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la cxielo, per roso, Kaj per la profundajxo, kusxanta malsupre,

14Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,

15Kaj per la plejbonajxoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,

16Kaj per la donoj de la tero kaj de gxia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetajxo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.

17Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

18Kaj pri Zebulun li diris: GXoju, Zebulun, cxe via eliro; Kaj Isahxar, en viaj tendoj.

19La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbucxas oferojn de justeco; CXar ili nutras sin per la ricxajxo de la maro, Kaj per trezoroj, kasxitaj en la sablo.

20Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kusxas, Kaj li dissxiras brakon kune kun la verto.

21Li elrigardis al si komencajxon, CXar tie la legxdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la cxefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.

22Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Basxan.

23Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.

24Kaj pri Asxer li diris: Benita inter la filoj estas Asxer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;

25Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.

26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

27La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu.

28Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.

29Felicxa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 32
Top of Page
Top of Page