Reĝoj 1 17
Esperanto
1Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. 2Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante: 3Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 4El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. 5Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 6Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. 7Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne estis pluvo en la lando.

8Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: 9Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon. 10Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. 11Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. 12Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos. 13Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo. 16La faruno en la vazo ne konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

17Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri. 18Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon! 19Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton. 20Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon? 21Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de cxi tiu infano en lian internon. 22Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis. 23Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas. 24Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 16
Top of Page
Top of Page