Kroniko 1 13
Esperanto
1David konsiligxis kun la milestroj, centestroj, kaj cxiuj cxefoj; 2kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael:Se placxas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu cxiuflanken al cxiuj ceteraj niaj fratoj en cxiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia logxado, ke ili kolektigxu al ni; 3kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, cxar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; cxar la afero placxis al la tuta popolo.

5Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de SXihxor la Egipta gxis HXamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim. 6Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu trovigxas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo. 7Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Ahxjo kondukis la veturilon. 8Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

9Kiam ili alvenis al la drasxejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, cxar la bovoj klinpusxis gxin. 10Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaux Dio. 11Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago. 12Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? 13Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 14Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenis al li.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 12
Top of Page
Top of Page