Kroniko 1 10
Esperanto
1Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul. 3La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj. 4Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin. 5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis. 6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.

7Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.

8En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo. 10Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.

11Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul, 12tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.

13Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi, 14sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 9
Top of Page
Top of Page