La sentencoj de Salomono 8
Esperanto
1CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon?

2GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj.

3Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:

4Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj:

5Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.

6Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.

7CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj.

8Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.

9CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.

10Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.

11CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.

12Mi, sagxo, logxas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.

13Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas.

14De mi venas konsilo kaj bonarangxo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.

15Per mi regxas la regxoj, Kaj la estroj donas legxojn de justeco.

16Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero.

17Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos.

18Ricxo kaj gloro estas cxe mi, Dauxra havo kaj justo.

19Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento.

20Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo;

21Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

22La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve.

23Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero.

24Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon.

25Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita;

26Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.

27Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo,

28Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,

29Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:

30Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe.

31Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia gxojo estas inter la homidoj.

32Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj.

33Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin.

34Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj.

35CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.

36Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 7
Top of Page
Top of Page