Alta kanto de Salomono 5
Esperanto
1Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.

2Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.

3Mi jam demetis mian hxitonon; kial mi gxin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?

4Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.

5Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.

6Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.

7La gardistoj, kiuj cxirkauxas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.

8Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.

9Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?

10Mia amato estas blanka kaj rugxa, Distinginda inter dekmilo.

11Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;

12Liaj okuloj estas kiel kolomboj cxe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;

13Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromajxoj, kiel kesto de sxmirajxisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;

14Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;

15Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;

16Lia palato estas dolcxajxoj; lia tutajxo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.



Esperanto

Bible Hub

Song of Solomon 4
Top of Page
Top of Page