La psalmaro 45
Esperanto
1Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

2Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.

3Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

4Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

5Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.

6Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

7Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

8De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.

9Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

10Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

11Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

12Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

13En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.

14En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.

15Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.

16Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

17Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 44
Top of Page
Top of Page