La psalmaro 110
Esperanto
1Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

2La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

3En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.

4La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

5La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero.

6Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.

7Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 109
Top of Page
Top of Page