La sentencoj de Salomono 5
Esperanto
1Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon,

2Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion.

3CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo.

4Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo.

5SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon.

6SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

7Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo.

8Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo,

9Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,

10Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,

11GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo,

12Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon!

13Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.

14Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.

15Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.

16Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.

17Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.

18Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco.

19SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.

20Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?

21CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas.

22Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

23Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 4
Top of Page
Top of Page