Ijob 32
Esperanto
1Kaj tiuj tri viroj cxesis respondi al Ijob, cxar li opiniis sin prava. 2Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Barahxel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraux Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; 3kaj kontraux liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. 4Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, cxar ili estis pli agxaj ol li. 5Sed kiam Elihu vidis, ke ne trovigxas respondo en la busxo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6Kaj ekparolis Elihu, filo de Barahxel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

7Mi pensis:La agxo parolu, Kaj la jarmulto montru sagxon.

8Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.

9Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

10Tial mi diras:Auxskultu min; Mi ankaux eldiros mian opinion.

11Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, GXis vi trovos la gxustan parolon.

12Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.

13Ne diru:Ni trovis la sagxon. Dio instruu lin, ne homo.

14Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

15Ili perdis la kuragxon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.

16Mi atendis, gxis ili cxesos paroli; Sed cxar ili haltis kaj ne plu respondis,

17Tial ankaux mi de mia flanko respondos, Mi ankaux eldiros mian opinion.

18CXar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.

19Mia interno estas kiel vino sxtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.

20Mi ekparolos, kaj tiam farigxos al mi pli facile; Mi malfermos mian busxon, kaj mi respondos.

21Mi ne atentos la vizagxon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;

22CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.



Esperanto

Bible Hub

Job 31
Top of Page
Top of Page