Al la galatoj 1
Esperanto
1Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), 2kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:

3Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 4kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro; 5al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

6Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; 7kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. 8Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

10CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

11CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo. 12CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.

13CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis; 14kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. 15Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango, 17kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

18Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. 20Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas. 21Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. 22Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; 23sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; 24kaj ili gloris Dion en mi.



Esperanto

Bible Hub

2 Corinthians 13
Top of Page
Top of Page