Moseo 5: Readmono 6
Esperanto
1Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin; 2por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu. 3Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.

4Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. 5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. 6Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en via koro; 7kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kusxigxas kaj kiam vi levigxas; 8kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj; 9kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

10Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, 11kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi mangxos kaj estos sata: 12tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 13La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo jxuru. 14Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; 15cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.

16Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa. 17Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi. 18Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj; 19por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la Eternulo diris.

20Se via filo vin demandos morgaux:Kion signifas la atestoj kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi? 21tiam diru al via filo:Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano; 22kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaux niaj okuloj; 23kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj. 24Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago. 25Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun tutan ordonon antaux la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 5
Top of Page
Top of Page