Kroniko 1 27
Esperanto
1La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.

2Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil; 3li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato. 4Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 5La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 6CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad. 7La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 8La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 9La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 10La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 11La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 12La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 13La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 14La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil. 15La dek-dua, por la dek-dua monato, estis HXeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

16Kaj super la triboj de Izrael:la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Zihxri; de la Simeonidoj:SXefatja, filo de Maahxa; 17de la Levidoj:HXasxabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj:Cadok; 18de la Jehudaidoj:Elihu, el la fratoj de David; de la Isahxaridoj:Omri, filo de Mihxael; 19de la Zebulunidoj:Jisxmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj:Jerimot, filo de Azriel; 20de la Efraimidoj:Hosxea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase:Joel, filo de Pedaja; 21de la duontribo de Manase en Gilead:Jido, filo de Zehxarja; de la Benjamenidoj:Jaasiel, filo de Abner; 22de la Danidoj:Azarel, filo de Jerohxam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael. 23Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la agxon de malpli ol dudek jaroj; cxar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la cxielo. 24Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraux Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la regxo David.

25Super la trezoroj de la regxo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilagxoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija. 26Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub. 27Super la vinbergxardenoj estis SXimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinbergxardenoj estis Zabdi, la SXefamano. 28Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-HXanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joasx. 29Super la bovoj, kiuj pasxtigxis en SXaron, estis SXitraj, la SXaronano; super la bovoj en la valoj estis SXafat, filo de Adlaj. 30Super la kameloj estis Obil, la Isxmaelido; super la azeninoj estis Jehxdeja, la Meronotano. 31Super la sxafoj estis Jaziz, la Hagarido. CXiuj cxi tiuj estis estroj super la havajxoj, kiujn posedis la regxo David.

32Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jehxiel, filo de HXahxmoni, estis cxe la filoj de la regxo. 33Ahxitofel estis konsilisto de la regxo; HXusxaj, la Arkano, estis amiko de la regxo. 34Post Ahxitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la regxo estis Joab.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 26
Top of Page
Top of Page