Moseo 1: Genezo 21
Esperanto
1Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. 2Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris. 3Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak. 4Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio. 5Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak. 6Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi. 7Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.

8Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.

9Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas. 10Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak. 11Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo. 12Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron. 13Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo. 14Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.

15Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj. 16Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori. 17Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas. 18Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li. 19Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

20Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto. 21Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

22Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras; 23nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo. 24Kaj Abraham diris: Mi jxuras. 25Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx. 26Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.

27Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon. 28Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte. 29Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte? 30Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton. 31Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris. 32Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj. 33Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna. 34Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 20
Top of Page
Top of Page