Moseo 1: Genezo 20
Esperanto
1Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar. 2Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran. 3Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo. 4Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon? 5Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion. 6Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi. 7Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.

8Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis. 9Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi. 10Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon? 11Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino. 12Kaj efektive sxi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino; kaj sxi farigxis mia edzino. 13Kaj kiam Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri mi: Li estas mia frato. 14Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li redonis al li lian edzinon Sara. 15Kaj Abimelehx diris: Jen mia lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu. 16Kaj al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita. 17Kaj Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski. 18CXar la Eternulo estis sxlosinta cxiujn uterojn en la domo de Abimelehx pro Sara, la edzino de Abraham.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 19
Top of Page
Top of Page