La psalmaro 81
Esperanto
1Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob.

2Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron.

3Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

4CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.

5Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis:

6Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj.

7En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela.

8Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus!

9Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.

10Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

11Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min.

12Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj.

13Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!

14Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

15La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.

16Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 80
Top of Page
Top of Page