Esperanto 1Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas. 2GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero. 6Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj. 8Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn. |