La psalmaro 4
Esperanto
1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

2Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela.

3Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

4Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.

5Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

6Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo!

7Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

8Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 3
Top of Page
Top of Page