La psalmaro 128
Esperanto
1Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.

2Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi.

3Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.

4Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.

5Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.

6Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 127
Top of Page
Top of Page