La psalmaro 127
Esperanto
1Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

2Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

4Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.

5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj cxe la pordego.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 126
Top of Page
Top of Page