Esperanto 1Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj. 2Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj. 3Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas. 4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj. |