La psalmaro 120
Esperanto
1Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li auxskultis min.

2Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.

3Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?

4Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.

5Ve al mi, ke mi gastas en Mesxehx, Ke mi logxas inter la tendoj de Kedar!

6Tro longe logxis mia animo Inter malamantoj de paco.

7Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 119
Top of Page
Top of Page