La psalmaro 10
Esperanto
1Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero?

2Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

3CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon.

4Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

5Li cxiam iras forte laux siaj vojoj; Viaj jugxoj estas tro alte super li; CXiujn siajn malamikojn li forspitas.

6Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.

7Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.

8Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon.

9Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.

10Li insidas, alpremigxas, Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn.

11Li diras en sia koro:Dio forgesis, Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos.

12Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.

13Por kio malpiulo malsxatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?

14Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

15Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu.

16La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.

17Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,

18Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 9
Top of Page
Top of Page