Ijob 17
Esperanto
1Mia spirito senfortigxis, miaj tagoj mallongigxis, Tomboj estas antaux mi.

2Mokado min cxirkauxas; En aflikto pro tio restas mia okulo.

3Estu Vi mem mia garantianto antaux Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?

4CXar ilian koron Vi kovris kontraux prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.

5Se iu fanfaronas antaux siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumigxos.

6Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi farigxis homo, al kiu oni kracxas en la vizagxon.

7Mia okulo mallumigxis de cxagreno, Kaj cxiuj miaj membroj farigxis kiel ombro.

8La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitigxos kontraux la hipokritulo.

9Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmigxos.

10Kaj kiom ajn vi cxiuj revenos, Mi ne trovos inter vi sagxulon.

11Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.

12La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.

13Se mi atendas, tamen SXeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.

14Al la kavo mi diras:Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.

15Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?

16En la profundon de SXeol gxi malsupreniros, Ni ambaux kune kusxos en la polvo.



Esperanto

Bible Hub

Job 16
Top of Page
Top of Page