Jesaja 46
Esperanto
1Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.

2Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

3Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.

4Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

5Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?

6Tiuj, kiuj sxutas oron el la saketo kaj pesas argxenton sur pesilo, dungas orajxiston, ke li faru el tio dion, antaux kiu ili klinigxas kaj jxetas sin teren,

7levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.

8Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.

9Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.

10Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

11Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.

12Auxskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:

13Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 45
Top of Page
Top of Page