Amos 4
Esperanto
1Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

2La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

3Kaj tra brecxoj vi eliros, cxiu aparte, kaj estos jxetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.

4Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn cxiumatene kaj vian dekonajxon en cxiu tria tago.

5Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

6Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

7Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.

8Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

9Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

10Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

11Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

12Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

13CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.



Esperanto

Bible Hub

Amos 3
Top of Page
Top of Page