Al la tesalonikanoj 2 3
Esperanto
1Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi; 2kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido. 3Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo. 4Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

6Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi; 8nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi; 9ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu. 10CXar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi:Se iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu. 11CXar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas. 12Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon. 13Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado.

14Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu. 15Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

16La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

17La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas. 18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.



Esperanto

Bible Hub

2 Thessalonians 2
Top of Page
Top of Page