De Petro 2 2
Esperanto
1Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. 2Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. 3Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

4CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo; 5kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj 8(cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): 9la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo; 10sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn; 11sed kontrauxe, angxeloj, superante laux forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraux ili antaux la Sinjoro. 12Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laux naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos, 13en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi; 14havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno; 15forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado; 16sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.

17Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita. 18CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro; 19anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; cxar al kiu iu submetigxas, al tiu ankaux li sklavigxas. 20CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua. 21CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. 22Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.



Esperanto

Bible Hub

2 Peter 1
Top of Page
Top of Page