Kroniko 1 24
Esperanto
1La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 2Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj. 3La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado. 4Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj. 5Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar. 6Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.

7La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja, 8la tria por HXarim, la kvara por Seorim, 9la kvina por Malkija, la sesa por Mijamin, 10la sepa por Hakoc, la oka por Abija, 11la nauxa por Jesxua, la deka por SXehxanja, 12la dek-unua por Eljasxib, la dek-dua por Jakim, 13la dek-tria por HXupa, la dek-kvara por Jesxebab, 14la dek-kvina por Bilga, la dek-sesa por Imer, 15la dek-sepa por HXezir, la dek-oka por Hapicec, 16la dek-nauxa por Petahxja, la dudeka por Jehxezkel, 17la dudek-unua por Jahxin, la dudek-dua por Gamul, 18la dudek-tria por Delaja, la dudek-kvara por Maazja. 19Tio estis ilia ordo cxe ilia servado, por iri en la domon de la Eternulo laux la preskribo donita per ilia patro Aaron, kiel ordonis al li la Eternulo, Dio de Izrael.

20La ordo por la ceteraj idoj de Levi:el la idoj de Amram:SXubael; el la idoj de SXubael:Jehxdeja; 21cxe Rehxabja:el la idoj de Rehxabja la unua estis Jisxija; 22cxe la Jicharidoj:SXelomot; el la filoj de SXelomot:Jahxat; 23la filoj de HXebron:Jerija, Amarja estis la dua, Jahxaziel la tria, Jekameam la kvara; 24el la filoj de Uziel:Mihxa; el la filoj de Mihxa:SXamir; 25la frato de Mihxa estis Jisxija; el la filoj de Jisxija:Zehxarja; 26el la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi; el la filoj de Jaazija:Beno; 27el la idoj de Merari:cxe Jaazija:Beno, SXoham, Zakur, kaj Ibri; 28cxe Mahxli:Eleazar; li ne havis filojn; 29cxe Kisx:el la filoj de Kisx:Jerahxmeel; 30la filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jerimot. Tio estas la Levidoj laux iliaj patrodomoj. 31Ili ankaux lotis samtempe kun siaj fratoj la Aaronidoj, antaux la regxo David, Cadok, Ahximelehx, kaj la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj:cxefo de patrodomo egale kun sia pli malgranda frato.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 23
Top of Page
Top of Page