Moseo 4: Nombroj 11

<< Moseo 4: Nombroj 11 >>
Numbers 11 Esperanto
 

1Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro estingiĝis. 3Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.

4Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu manĝigos al ni viandon? 5Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. 6Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.

7Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. 8La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. 9Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao.

10Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis. 11Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min? 12Ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? aŭ ĉu mi ĝin naskis, ke Vi diris al mi:Portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon, en la landon, pri kiu Vi ĵuris al ĝiaj patroj? 13Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante:Donu al ni viandon por manĝi. 14Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi. 15Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi plaĉas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfeliĉon.

16Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejaĝuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejaĝuloj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili stariĝu tie kun vi. 17Kaj Mi malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola. 18Kaj al la popolo diru:Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos. 19Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; 20sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo? 21Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! 22Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili? 23Tiam la Eternulo diris al Moseo:Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne.

24Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejaĝuloj de la popolo, kaj li starigis ilin ĉirkaŭ la tabernaklo. 25Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.

26Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro. 27Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro. 28Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili. 29Sed Moseo diris al li:Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin. 30Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejaĝuloj de Izrael.

31Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero. 32Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ la tendaro. 33Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo. 34Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis. 35De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al Ĥacerot kaj restis en Ĥacerot.