Moseo 1: Genezo 31

<< Moseo 1: Genezo 31 >>
Genesis 31 Esperanto
 

1Li aŭdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan riĉecon. 2Kaj Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. 3Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskiĝlandon, kaj Mi estos kun vi. 4Tiam Jakob sendis kaj vokis Raĥelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro; 5kaj li diris al ili: Mi vidas laŭ la vizaĝo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ; sed la Dio de mia patro estis kun mi. 6Vi scias, ke per ĉiuj miaj fortoj mi servis vian patron. 7Sed via patro trompis min kaj dekfoje ŝanĝis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon. 8Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-ĉiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-ĉiuj brutoj naskis striitajn. 9Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi. 10En la tempo, kiam la brutoj pasiiĝis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en sonĝo, ke la virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj. 11Kaj anĝelo de Dio diris al mi en la sonĝo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas. 12Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: ĉiuj virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, ĉar Mi vidis ĉion, kion Laban faras al vi. 13Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi verŝis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun leviĝu, eliru el ĉi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskiĝo. 14Kaj Raĥel kaj Lea respondis kaj diris al li: Ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro? 15Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; ĉar li vendis nin kaj eĉ formanĝis nian monon. 16Ĉar la tuta riĉo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun ĉion, kion Dio al vi diris, faru.

17Jakob leviĝis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn. 18Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian propraĵon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan. 19Laban estis foririnta, por tondi siajn ŝafojn; tiam Raĥel ŝtelis la domajn diojn de sia patro. 20Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li, ke li forkuras. 21Kaj li rapide foriris kune kun ĉio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktiĝis al la monto Gilead.

22Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris. 23Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead. 24Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la sonĝo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.

25Laban kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj Laban aranĝis siajn fratojn ankaŭ sur la monto Gilead. 26Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn! 27Kial vi forkuris sekrete kaj kaŝe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo. 28Vi eĉ ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsaĝe vi agis. 29Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraŭ diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aŭ malbone. 30Kaj se vi nun foriris, ĉar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi ŝtelis miajn diojn? 31Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn. 32Sed tiu, ĉe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la ĉeesto de niaj parencoj serĉu ĉe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Raĥel ilin ŝtelis.

33Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Raĥel. 34Sed Raĥel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidiĝis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis. 35Kaj ŝi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas stariĝi antaŭ vi, ĉar mi havas la virinan ordinaraĵon. Kaj li serĉis kaj ne trovis la domajn diojn.

36Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min? 37Vi trapalpis ĉiujn miajn apartenaĵojn; kion vi trovis el la apartenaĵoj de via domo? elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj kaj viaj, kaj ili juĝu inter ni ambaŭ. 38Jam dudek jarojn mi estas ĉe vi; viaj ŝafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virŝafojn el via brutaro mi ne manĝis; 39kion sovaĝaj bestoj disŝiris, tion mi ne alportis al vi: ĝi estis mia malprofito; de mi vi postulis ĉion, kio estis ŝtelita en tago aŭ ŝtelita en nokto; 40dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj. 41Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje. 42Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj ĝustigis vin hieraŭ.

43Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj ĉio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaŭ al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis? 44Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj ĝi estu atesto inter mi kaj vi. 45Tiam Jakob prenis ŝtonon kaj starigis ĝin kiel memorsignon. 46Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu ŝtonojn. Kaj ili prenis ŝtonojn kaj faris monteton; kaj ili manĝis tie sur la monteto. 47Kaj Laban donis al ĝi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al ĝi la nomon Galeed. 48Laban diris: Ĉi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial ĝi ricevis la nomon Galeed; 49ankaŭ la nomon Micpa; ĉar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia. 50Se vi agos malbone kontraŭ miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos ĉe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi. 51Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas ĉi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi; 52atesto estu ĉi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans ĉi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans ĉi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono. 53La Dio de Abraham kaj la Dio de Naĥor juĝu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob ĵuris al li per la Timo de sia patro Isaak. 54Kaj Jakob oferbuĉis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn manĝi panon; kaj ili manĝis panon kaj tradormis la nokton sur la monto. 55Laban leviĝis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.