La psalmaro 149
Esperanto
1Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.

2Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.

3Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

4CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

5La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj.

6Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano,

7Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;

8Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;

9Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 148
Top of Page
Top of Page