La psalmaro 132
Esperanto
1Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj cxiujn liajn suferojn;

2Ke li jxuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

3Mi ne eniros en la sxirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;

4Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,

5GXis mi trovos lokon por la Eternulo, Logxejon por la Potenculo de Jakob.

6Jen ni auxdis, ke gxi estas en Efrata; Ni gxin trovis sur arbara kampo.

7Ni iru en Lian logxejon, Ni klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj.

8Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.

9Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

10Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito.

11La Eternulo jxuris al David veron, kaj Li ne deklinigxos de gxi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;

12Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian legxon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaux iliaj filoj eterne sidos sur via trono.

13CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li:

14CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.

15GXian nutrajxon Mi abunde benos, GXiajn malricxulojn Mi satigos per pano.

16Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos.

17Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi arangxos lumilon por Mia sanktoleito.

18Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 131
Top of Page
Top of Page