Miĥa 5
Esperanto
1Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

2Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

3Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

4Li starigxos kaj pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li farigxos granda gxis la randoj de la tero.

5Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok eminentulojn.

6Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn limojn.

7Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.

8Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.

9Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos.

10En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn;

11Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn;

12Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn;

13Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;

14Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn.

15Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj, kiuj ne volos obei.



Esperanto

Bible Hub

Micah 4
Top of Page
Top of Page