Miĥa 3
Esperanto
1Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;

2tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la karnon de iliaj ostoj.

3Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por kaldrono:

4tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili faris siajn malbonajn agojn.

5Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian busxon, ili predikas militon:

6Tial estos cxe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antauxdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumigxos super ili la tago.

7Hontos tiuj viziistoj, mokindaj farigxos la antauxdiristoj, kaj ili cxiuj fermos sian busxon; cxar ili ne havas respondon de Dio.

8Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.

9Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas cxion rektan,

10kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustajxoj.

11GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

12Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.



Esperanto

Bible Hub

Micah 2
Top of Page
Top of Page