Al Timoteo 1 2
Esperanto
1Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj; 2por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. 3Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto, 4kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. 5CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, 6kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; 7por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

8Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.

9Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj; 10sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. 11Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo. 12Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. 13CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva; 14kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon; 15sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.



Esperanto

Bible Hub

1 Timothy 1
Top of Page
Top of Page