La psalmaro 97
Esperanto
1La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.

2Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

3Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn.

4Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.

5Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

6La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.

7Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.

8Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.

9CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.

10Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

11Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn.

12GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 96
Top of Page
Top of Page