La psalmaro 62
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.

2Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.

3GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

4Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo; Placxas al ili malvero; Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.

5Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero.

6Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos.

7En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio.

8Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

9Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.

10Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.

11Unu vorton diris Dio, Dufoje mi gxin auxdis, Ke la forto estas cxe Dio.

12Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; CXar Vi redonas al homo laux liaj faroj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 61
Top of Page
Top of Page