La psalmaro 59
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.

2Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.

3CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.

4Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.

5Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.

6Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.

7Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?

8Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.

9Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.

10Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.

11Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.

12La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.

13Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.

14Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.

15Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.

16Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.

17Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 58
Top of Page
Top of Page