La psalmaro 123
Esperanto
1Kanto de suprenirado. Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la cxielo!

2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de sxia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, GXis Li korfavoros nin.

3Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; CXar ni suferis suficxe da malestimo.

4Tute plenigxis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 122
Top of Page
Top of Page